Komputil-ludkreado dum SES 2018

Krystof Klestil
2 min readJul 6, 2018
“Newer video gamble control over exposed with a bright lit background” by Ugur Akdemir on Unsplash

Kreu komputilan ludon dum SES 2018 pri…

  • la senco de vivo de du jaragxa, maljuna kaj unu krura kolombo
  • la problemoj de neamita kulo kiu nur volas brakumi
  • ludkreado mem
  • simple io ajn
“A child lying on the ground under a thick layer of autumn leaves” by Annie Spratt on Unsplash

Vidu, estas homoj kiuj volas krei, ludi kaj imagi neimagineblajn mondojn. Por tiuj homoj estas cxi jare du ludkreadaj kursoj dum SES. Ne nur estas SES bona evento por lerni, uzi kaj plibonigi vian Esperanton sed nun ankaux eblos lerni kiel krei gxuste tiun songxitan ludon. Ecx sen ajnaj spertoj!

Krom la kursoj estos ludo, ludebla tuj apud trinkejo per dancmatoj. Unu el la volontuloj de E@I kreis gxin kaj ecx menciis ke se estos suficxe da tempo li aldonos ankaux unu plian! Do eble du ludoj, kreitaj Esperante ludeblos cxe la evento!

Venu, ecx se vi nur scivolemas, diversaj prelegantoj gvidos ambaux kursojn, dank’ al tio vi havas la sxancon ekkoni du malsamajn vidpunktojn.

Mi ne volas malkasxi tro pri la kursoj,

sed mi ja diru ke unu montros la procezon pere de Unity3D kaj Godot ludmotoroj. Ambau ofte uzataj precipe por tio ke oni povas rapide kaj kvalite krei ion tute novan kaj facile eksporti la ludon al diversaj sistemoj. Cxu unu estas pli bona ol la alia? Cxu oni povas fari pli per unu? Mi lasas vin krei sian propran decidon pri tio.

Vi bezonos nenion krom…

…vi mem. Ni jam preparis cxion bezonatan, nur venigu vin mem kaj vidu kiom gxoje oni povas krei ion unikan, funkciantan kaj propran.

Espereble vi ne trovigxos en simile problema situacio kiel la mano supre.

Mi antauxgxojas kaj ni renkontigxu surloke!

--

--