Manfarita rabato

Krystof Klestil
2 min readSep 2, 2017

Unu el miaj plej ŝatataj demandoj estas pri rabatoj. Ĉi tie mi apenaŭ volus plendi sed montri al vi mian pensmanieron.

Mi amas manfaradon. Mi povas krei ion unikan, ion kio montras mian animon ĉiumaniere kaj samtempe estas desegnita precipe laŭ demando de miaj klientoj.

Ekzemple gantoj, eĉ senfingraj gantoj. Almenaŭ kvin horoj estas bezonataj por kreado de kutima paro. Mi uzas nur merina lano kiu mi aĉetas de kredeblaj fondoj ĉar mi volas esti certa ke miaj monoj ne helpas malbonajn celojn.

Mia trikada sako.

la kvalito de lano, fakte ia ajn materialo gravas, vi petas? Simple ĉar ĝi estos tuŝanta vian haŭton, kaj via haŭto meritas nur la plej luksan sperton, precipe por via sano.

La kvalito de ŝtofo kaj materialo ĉiam gravas. Ĝi tuŝas kaj afekttas vian haŭton.

Mi sciigas miajn klientojn ke mi ĝojas ke mi povis manfari ion por ili, do mi presas diversajn paperojn kiu montras tion.

Se oni volus mi certe povus malrabati, haha.

La desegno. Mi ne ŝatas uzi desegnojn de aliaj, do mi ĉiam elpensas ion novan kaj desegnas ĝin. Precipe ŝablonoj de gantoj estas malfacilaj pro la matematika parto, ĉar oni devas komputi kiom da maŝoj oni bezonas por ĉiu fingro, ĉiuflanke.

Mi vendas paron por almenaŭ kvindek euroj, sed kompreneble, ĝi tute dependas de la projekto.

Kaj kelkfoje (preskaŭ ĉiam) mi estas petata se mi povus doni rabaton, mi ne koleras nek mi malfeliĉas, mi simple klarigas kial ne, sed se oni volus mi certe povus malrabati, haha tio bonegus. Mia laboro estas sufiĉe sperta, ne laŭ mia opinio ĉar laŭ mia opinio mia laboro neniam estus sufiĉe bona. Bonŝance estas aliaj, kiuj helpi min vidi la kvaliton kaj valoron miaj produktoj enhavas.

--

--